Vito Corleone | |
---|---|
fikcia homo • literatura rolulo • krimfilma rolulo | |
Kreita de | Mario Puzo |
Verko | La Baptopatro Trilogio de la Baptopatro The Godfather The Godfather Part II The Godfather The Godfather II |
Rolita de | Marlon Brando, Robert De Niro |
Informoj | |
Eble sama | Vito Corleone |
Sekso | vira |
Nacieco | Usono • Italio |
Okupo | mobster • mafiestro |
Edzo/Edzino | Carmela Corleone |
Infanoj | Fredo Corleone • Michael Corleone • Sonny Corleone • Connie Corleone • Tom Hagen |
Don Vito Korleone (itale kaj angle: Vito Corleone) estas fikcia rolulo de la libro de Mario Puzo, "Don Corleone La Mafiisto" kaj en la filmtrilogio de Francis Ford Coppola (The Godfather, The Godfather 2 kaj The Godfather 3), kaj la ĉefrolulo en la plej granda parto de la unua filmo en la serio. Li estas portretita fare de Marlon Brando en la unua filmo (1972) kaj de Robert De Niro en la dua filmo (1974). Ambaŭ gajnis Oskarojn pro siaj roloj.
Laŭ la libro, Vito Corleone naskiĝis sur la insulo Sicilio en Italio, sed li poste enmigris al Usono por konstrui mafian imperion . Li estis la unua estro de la fifama Corleone-familio, kaj post lia morto la gvidado estis transprenita fare de lia filo Michael Corleone . Vito havis du pliajn filojn, Santinon ("Sonny") kaj Frederico ("Fredo"), kaj filinon, Constanzia ("Connie"). Vito ankaŭ adoptis la amikon de Sonny Tom Hagen, kiu iĝas la advokato kaj konsilisto de la familio (Consigliere). La riĉaĵo de Vito estas konstruita sur hazardludado, kontrabando kaj korupto, sed li estas tamen konata kiel afabla, malavara viro kun morala kompaso. Li tre alte taksas lojalecon al amikoj kaj familio estas super ĉio. Vito ankaŭ estas tradiciisto kiu postulas respekton de ĉiuj ĉirkaŭ li. Eĉ tiuj plej proksimaj al li nomas lin "Baptopatro" kaj "Don Corleone" prefere ol Vito.
La ege famia diraĵlinio de Vito estas « I'm gonna make him an offer he can't refuse » ("Mi faros al li oferton, kiun li ne povas rifuzi") estis voĉdonita la dua plej bona linio en usona filmhistorio en 2005, en la AFI 100 Jaroj...100 Movie Quotes.